18 de mai de 2011

Esperanta turneo de Supernova 2009

Tiu ĉi artikolo estis originale verkita fine de 2009 por la brazila revuo Momenton!

Kutime la ligoj inter la aferoj restas forgesitaj. Ni ne tre ofte memoras pri kio nin puŝis de unu loko al la alia, tiu ĉeno de okazaĵoj, kiu fine donas iun pozitivan aŭ negativan rezulton. La fina rezulto ĉiam elstaras en niaj mensaj bildoj. Tamen mi bone memoras ĉiujn ĉenojn, ĉiujn ĉapitrojn de tiu longa procezo, kiu komenciĝis kiam mi lernis Esperanton, kies fina sendube pozitivan rezulton mi prezentas pli sube.


Supernova vojaĝis de la 17 de Julio ĝis 14 de Aŭgusto 2009 por koncerti dum tri E-aranĝoj en tri landoj. Ili estis: IJK (Internacia Junulara Kongreso) en Liberec – Ĉeĥio, UK (Universala Kongreso) en Bialistoko kaj FESTO en Zwingenberg – Germanio.

Unue mi klarigu ke Supernova neniam estis vere muzikanta muzikgrupo. Ĝis tiuj koncertoj en Eŭropo, Supernova neniam koncertis antaŭe. Ni estis grupo virtuala, t.e. nia unua albumo estis registrita per Interreto, kaj ni, la muzikistoj, ne renkontiĝis por registri ĝin. Ni ĉiuj loĝis en malsamaj urboj kaj (eĉ) malsamaj landoj. Do, almenaŭ mi, neniam vere kredis ke ni povus koncerti, kvankam mi ĉiam revis pri tio.


“Ĉu vi kapablus surceneje koncerti?” - Mi ricevis jenan demandon de la organizanto de la Junulara Programo de la Bialistoka UK, Ireneusz Bobrzak. Malgraŭ tio, kion mi klarigis supre, la respondo estis: “Jes, kompreneble!” Mi certigis, sed jam cerbumante kiel mi povus realigi tion. La solvo estis trovi novajn muzikistojn. Supernova do devis ŝanĝi sian formacion. Ni vojaĝis triope: Leandro Moreira (gitaro) Romulo Felicio (drumo) kaj mi (basgitaro kaj voĉo).

Sekvis amaso da retmesaĝoj, duboj kaj demandoj. Pri biletoj kaj aparataro pri datoj kaj horaroj. Kiam la afero oficiale konfirmiĝis, Leandro, kiu loĝas en Fortalezo venis al Ribeirão Preto, kie mi kaj Romulo loĝas, por dum nur 1 semajno ekzerciĝi kaj prepariĝi por la vojaĝo kaj niaj unuaj koncertoj. Do, tuj post la Brazila Esperanta Kongreso en Juiz de Fora, ni ekvojaĝis.

IJK – Liberec – Ĉeĥa Respubliko


Pro diversaj strangaj kialoj, ni havis biletojn aĉetitajn nur ĝis Frankfurto, kiu cetere tre malproksimas de Liberec, nia unua halto. Ni kredis ke estus ne tre malfacile trovi trajnon ĝis tie. Sed tute male - kia komplika situacio. Alveninte al Frankfurto, ni dubis pri kia trajno uzi, ĉu la rapidajn kaj kostajn, ĉu la regionajn - malrapidaj sed malplikostaj. Ni esploris en Interreto, telefonis al lokulo, vokis iun alian kaj pro manko de antaŭa planado ni perdis kelkajn horojn sendecide.

Fine, nur eblis kapti trajnon la sekvan matenon, do ni decidis serĉi hotelon kaj bonŝancis trovi unu konfortan sen tro elspezi. Post ĉirkaŭ ol 40 horoj vojaĝantaj kun pezaj muzikilujoj (krom la jam pezaj valizoj), ni estis mortlacegaj kaj vere bezonis ripozi antaŭ ol daŭrigi. Tial, tiu nokto en la hotelo estis kiel alveni en paradizon por ni.

Sekvan matenon ni alfrontis tutan tagon en trajno ĝis Liberec, kie ni estis akceptitaj en stacidomo per amika aŭtobuseto per kiu ni vojaĝos ĝis fino de UK. Jam tiun nokton dum IJK ni spertis koncerton de la loka rokgrupo Pech en la sama drinkejo/koncertejo kie ni prezentiĝos.

Tiam ni devis interkonsenti kun la grupo (kiu, cetere, posedis la ejon) pri horaroj por provludo, kaj por ke ili pruntu sian aparataron al ni. En la unua tago interkonsentita neniu aperis por malfermi la lokon por ni. Aldone, oni diris al ni ke ne eblis trovi elektran adaptilon por ŝanĝi la kurenton el 220V (eŭropa) al 110V (por mia japana gitar-efektilo). La premo pligrandiĝis.

Ni eĉ sukcesis ekzerci unufoje sen la efektilo, sed por la koncerto ĝi tre necesus. Tempo pasis kaj fine, je la nokto antaŭ la tago de la koncerto, Rolf Fantom, unu el la respondeculo pri vespera programo kaj konsekvence pri nia koncerto, klopodis solvi la problemon per sia elektrofonto. Post vera "Macgyver" elturniĝo ni sukcecis funkciigi la efektilon.

Sed la dramo ne finiĝis, la posttagmezon antaŭ nia koncerto, okazis lingva festivalo en la urbocentro. Tie la kongresanoj prezentis siajn lingvojn kaj kulturojn al la urbo. Subite venis tempesto. Pluvego falis kaj lavis ĉion, eĉ la sonsistemon kiun ni uzus dum la koncerto. Ve! 10 munutojn antaŭ nia koncerto, la helpantoj tenis harsekigilojn enmane provante sekigi ĉion.

Malgraŭ ĉio, la koncerto pasis bonege, ni estis koncentritaj kaj estis nia plibona koncerto el la muzika flanko. La publiko estis tre entuziasma. Tone partoprenonis kun ni per improviza kanto. Ni estis tre kontentaj ĉar tiun unuan teston ni sukcesis kaj survojis al Bialistoko por nia koncerto dum UK.

UK - Bialistoko, Pollando

Post (mi ne scias kiom da senfinaj) horoj en nia aŭtobuseto, (post paŭzo en Varsovio) ni alvenis al Bialistoko, la naskiĝurbo de Zamenhof. Tie la kvanto da homoj estis multe pli granda ol IJK, sed la tre (tro?) ampleksa kongresejo kaj la mapligranda nombro da junuloj sentigis al ni iom da...ĉu mi diru soleco?...male ol la intima etoso de la IJK.

Tie estis starigita grandega tendo, kie okazus nia koncerto, sed dum la prezento de Ĵomart kaj Nataŝa montriĝis ke ĝi estas tro granda por nia koncerto. Mankis intimeco, la podio estis tro alta kaj malproksima de la publiko. Ankaŭ la sonsistemo ne bone funkciis, kvankam la loko estis ekipita per modernaj aparatoj.

Dum la semajno ni malkovris ke ene de universitato, kie funkciis la kongresejo, troviĝis iom kaŝite drinkejo nomata Gwint. Kia suprizo kiam ni malkovris ke ĝi ankaŭ estis koncertejo. De tiam, ĉiuj ekdeziris ke nia koncerto okazu tie kaj komencis labori por ke tio efektiviĝu.

Sed ne estis facile, ĉar dependis de la akcepto de pluraj homoj, kiuj respondecis pri la programo. Ni bezonis lokon por provludi ankaŭ, kaj la estro de la ejo, kiuj estis tre simpatia, permesis al ni provludi tie, kaj promesis por ni drumon kaj amplifilojn.Li cetere plufoje invitis nin por drinki siajn hejmfaritajn vodkojn kaj ĉiam disdonis drinkaĵon al la vizitantoj de lia drinkejo.

Sed la tagon interkonsentitan por provludi estis neniu el la promesitaj muzikiloj kaj ni devis elturniĝi iel ajn. Dum la provludo estis iu ebria maljunulo kun rompita brako, kiu ĉiam interrompis nin, ni kredis lin stratloĝanto, sed li fakte estis (laŭ liaj vortoj) la sonteknikisto de la ejo. Nekredeble! Kiam ni finis, venis la estro kaj, kvazaŭ por senkulpiĝi, drinkigis nin per unu el siaj specialaj vodkoj, poste prenis gitaron kaj ni ĉiuj mukikumis ĝis kiam la drinkejo plenplenis.

Venis la akcepto de la respondeculoj por nia koncerto tie. Kiam ni alvenis ĵus antaŭ koncerto, ni miregis ĉar la podio estis belega. La son- kaj lumsistemo estis portita el la granda tendo al la koncertejo Gwint. La amplifikiloj estis bonegaj. Eĉ ni havis rulbandon kun la nomo de la grupo, kiun pretigis amikoj, brazilan kaj esperantan flagon, kiujn portis aliaj brazilaj partoprenantoj.

La koncerto estis bonega, samkiel en IJK ni havis partoprenon de Tone, sed ankaŭ tre specialan kunkantadon de Karina, filino de Ĵomart kaj Nataŝa, kiu kantis muzikaĵon verkitan de Ĵomart, kiun ni adaptis laŭ lia peto. Krom la ĉeesto de aliaj artistoj kaj amikoj, estis pli ol speciale por mi, ke la koncerton spektis Bertilo, eks-drumisto de Persone, kies "Liza pentras bildojn" ni ludis. Estis ankaŭ planita partopreno de JoMo, sed bedaŭrinde oni fuŝprogramis lian koncerton por la urbo en la sama horaro de nia spektaklo.

Venis fino de UK. Multaj revenis al siaj hejmoj post du sinsekvaj aranĝoj, sed kelkaj, kiel ni mem, revidos unu la aliajn en FESTO en Germanio.

Libera semajno

Ĝis FESTO ni havis unu semajnon liberan. Do, post UK, ni revenis al Varsovio por unu tago, tie promenis. La gastiga domo de Irek, karese nomata "ĝardeno" estis plenplena da esperantistoj. Mi kaj Romulo decidis viziti Krakovon. Tie ni vizitis la salminejon en Wieliczka kaj la ekz-nazia koncentrejon Auschwitz, kie ni havis la bonŝancon esti gvidata de brazilano, al kiu ni amikiĝis. Ni revenis al Krakovo kaj vespermanĝis kune.

Reen Varsovion por tranokti kaj preni la pezajn pakaĵojn, la postan matenon ni sekvis al Berlino. En Berlino ni gastis en la sidejo de la Germana asocio, kiu estas rekonstruata. Pro la kaosa stato de la domo, ĝi verdire aspektis kiel scenejo por hororfilmoj!

En Berlino ni vizitis la restantajn partojn de la muro, iris al muzikvendejoj kaj promenis tra la urbo. Ni vizitis bierfestivalon surstrate, je la reveno, la plej stranga kaj ankaŭ amuza parto de la vojaĝo: En la metroo plenplena je ebriuloj Leandro estis "atakita" far iu ebria virino, kiu pasiiĝis al li kaj kiu volis tuŝi lin ĉiamaniere! El Berlino ni kun TONE daŭrigis al FESTO!


FESTO en Zwingenberg – Germanio

FESTO okazis en malgranda urbo Okcidente de Germanio proksime al Frankfurto. Ĝi estis malgranda renkontiĝo, ideala por ripozi post tri semajno da frenezo. Flo de Vinilkosmo organizis la koncertojn, inter kiuj, plej plaĉis al mi tiuj de Gjom kaj Kapriol'. Nia koncerto, ĉi-foje kun la partopreno de Roĝer Borĝes, okazis post la prezento de la loka grupo Alles Francizka, kiu pruntis siajn aparatojn por ni. Ĉifoje, krom Tone, ankaŭ Platano de la Pafkik kantis kun ni la jam faman "Fek al Esperanto".

Dum la cetera parto de la renkontiĝo ni vizitis urban naĝejon, ekskursis al Frankfurto, kie mi trovis ekspozicion pri F-1, de mi tre ŝatata esporto. Tamen nia flugo estis iom pli frua antaŭ la fino kaj ni survojis al la flughaveno vespere, la 13an de aŭgusto ĉar nia flugo je la 5a matene ekos.

Konkludo

Kvankam ni ĉiuj estis jam spertaj muzikistoj, ne estis facile en tiel mallonga tempo centprocente pretiĝi des pli ke la unuan fojon ni ludis kune. La kanzonoj de Supernova havas multajn sintetizilojn, kiujn ni devis adapti por koncerti nur triope. Aliflanke, ne nur ni havis malfacilaĵojn por realigi ĉion. La ideo prepari ne kutiman junularan programon dum UK, tiel ke ni estis la ĉefa...ni diru...alogaĵo, estis tute nova por multaj.

Pro tio, mi estas tre danka pro la fido, kiun homoj havis je ni kaj mi esperas ke ni ne seniluziigis ilin. Ni dankas al Universala Esperanto Asocio, kiu akceptis la proponon venigi nin; al Irek kiu havis kaj konkretigis tiun "revon", al organizantoj de IJK, al Flo kaj Julia el FESTO kaj al ĉiuj kiuj ĉeestis koncertojn, apogis kaj helpis nin.

Ankaŭ ne estis la unua fojo en eksterlando por ni, sed tiu ĉi fojo estis pli speciala por. Ricevi inviton koncerti eksterlande estas la revo de ĉiuj muzikisto. Multaj profesiaj muzikistoj revas pri tiu ŝanco dum jaroj, do imagu nian sorton kaj feliĉon. Okazigi tian revon per Esperanto sendube estas plusa kialo por ĝojo.

Nuntempe, kiam oni demandas al mi kiujn avantaĝojn povas havi tiu, kiu lernas Esperanton, mankas vortoj. Mankas, sed ne pro manko da respondo, sed tiom grandajn plezurojn kaj atingojn ĝi alportis al mi, ke ĝi ne tre facile esprimeblas. Eblas esprimi pli malpli nur per tiom longa raporto kiel tiu ĉi. =).

Rogener Pavinski
2009